BE:Grundsatzprogramm/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Aŭdaci pli da demokratio

»Ĉiu ŝtata povo venas de la popolo.« La legitimado de ĉiu ŝtata farado rezultas de la elektoj kaj balotoj de la civitanoj. Tio koncernas rekte la leĝdonan povon kaj nerekte la plenuman povon. En Berlino la eblecoj por la civitanoj influi la formadon de la politiko ja estas multe tro malgrandaj. Do necesas »aŭdaci pli da demokratio«.

Pli da demokratio ĉe voĉdono

Por plifortigi la influon de la voĉdonanto ni volas krei vojojn kundecidi rekte la personaran kunmeton de la berlina parlamento kaj aliaj reprezentantaroj. Tio estas atingebla per la ebleco doni plurajn voĉojn al unu kandidato aŭ elekti kandidatojn de diferentaj partioj samtempe.

La libera elekto ne rajtas jam antaŭe esti decidita per taktikaj pripensoj, kiuj gvidas al decido por la »plej malgranda malbono«. Elektosojloj ne rajtas deteni de voĉodono por novaj aŭ malgrandaj partioj. Do ni favoras procedon, kiu inkluzivas ankaŭ la voĉojn de voĉdonantoj, kies antaŭranga partielekto malsukcesas pro la elektosojlo, por la disdono de la parlamentaj mandatoj (anstataŭaj voĉoj).

Demokratio inkluzivas ĉiujn

Homoj laŭeble plej amplekse partoprenu decidojn kaj preparantajn demokratiajn procedojn. Pro tio, al ĉiuj, kiuj havas sian vivcentron en Berlino, la ebleco kundecidi ĉe urba politiko estas malfermenda.

Por tio necesas moderna juro de civitaneco, kiu intencas senrestriktan rajton je akirado de la civitaneco per naskiĝo en Germanujo. Krome ni subtenas distriktan elektorajton, kiu ne kondiĉas civitanecon de la Eŭropa Unio.

Ankaŭ la aĝo de homo laŭeble malplej restriktu jam antaŭe sian demokratian partoprenon. Ekzistajn baraĵojn kiel la balotaĝon ni devas pripensi konsiderante tiun principon.

Pli da demokratio per malcentrigo

Berlino estas sufiĉe granda por elteni diversajn solvojn de politikaj problemoj en la apartaj distriktoj. Pro tio ni subtenas verajn kaj proprajn decidkompetentojn por la distriktoj. La eblecojn de la senataj administracioj regi intermiksante sin en distriktaj aferoj ni volas malpliigi.

Pli da demokratio per rekta demokratio

Ankaŭ por rektdemokratiaj iniciatoj pli alta grado de devigeco estas leĝe fiksenda kaj je landa kaj je komunuma niveloj. Ni subtenas novajn vojojn de rekta demokratia partopreno kaj volas aparte de aliloke uzataj eblecoj kiel peticioj kaj civitanaj buĝetoj provi tute novajn metodojn.

La teĥnika disvolviĝo malfermas eblecojn de partopreno, kiuj ĝis nun ne estis penseblaj. La aŭtomata komputado de informoj kaj samrajta, senprokrasta komunikado, kiu povas realiĝi per elektronikaj sistemoj, permesas al ni pripensi pri rimedoj por la konstruo de nova, partoprena demokratia formo – kaj por la plifortigo de rekta influo de la individuo kaj por la malfermo de la decidaj procedoj de reprezentantoj. Eĉ se ni staras ĉe la komenco de tia disvolviĝo, ni kapablas iri la unuajn paŝojn.

Rajto je sekura ekzisto kaj socia partopreno

Ĉiu homo havas la rajton je sekura ekzisto kaj socia partopreno.

Respekti kaj protekti la homan dignon estas la plej grava ordono de la Baza Leĝo, la federacia konstitucio. Homo povas vivi en digno nur, se liaj bazaj bezonoj prizorgiĝas kaj socia partopreno eblas al li. En nia mona ekonomio pro tio enspezo necesas.

Se enspezo estas atingebla nur per laboro, plena dungiteco devas regi por la sekurigo de la digno de ĉiuj homoj. Laŭ tiu kondiĉo plena dungiteco estas ĝis nun granda celo de ekonomia politiko. Oni provas atingi ĝin per du vojoj: per la ekonomion stimulantaj aranĝoj kun la celo krei laborlokojn kaj per deŝtate financitaj laborlokoj kun la antaŭranga celo de ekzistosekurigo. Ambaŭ estas plivojoj kaj postulas ampleksajn komunajn rimedojn.

Sed, se komunaj rimedoj efektiviĝas, tio devas okazi laŭeble plej laŭcele. Ĉar la celo estas enspezo por ekzistosekurigo por ĉiu, tiu enspezo devus esti garantiita rekte al ĉiu. Nur per tio la digno de ĉiu homo estas senescepte sekurigita. Same, kiel hodiaŭ jam i. a. publika sekureco, trafikvojoj kaj grandaj partoj de la edukada sistemo estas je dispono sen rekta kompenso, ankaŭ la ekzistosekurigo fariĝu parto de la infrastrukturo.

Ni Piratoj opinias, ke grandega plimulto de la homoj uzos sekuran ekziston kiel fundamenton por la disvolviĝo de siaj ekonomiaj kaj socialaj potencoj. Sekura ekzisto kreas liberan spacon por aŭtonomaj edukado kaj scienca esploro kaj ekonomia novaĵemo. Ĝi faciligas kaj ebligas volontulecon, ekzemple la flegadon de parencoj, la prizorgadon de infanoj, sendependan ĵurnalismon, politikan aktivecon aŭ la kreadon de arto kaj de libera programaro. Per tio la tuta socio profitas.

Do, la Piratpartio subtenas solvojn, kiuj garantias individue kaj senkondiĉe sekuran ekziston kaj socian partoprenon kaj ĉe tio ankaŭ konservas kaj ebligas ekonomian liberon. Ni volas malebligi malriĉecon, ne riĉecon.

Edukado

Por la berlinaj Piratoj edukado estas vivakompananta disvoliĝprocedo, per kiu la homo tutece plivastigas siajn kapablojn. Tio inkluzivas la akiradon de mensaj, kreemaj, kulturaj, socialaj kaj praktikaj kompetentoj. Edukadaj institutoj estu vera lern- kaj vivspaco, kiu krom edukadaj kaj libertempaj ofertoj ofertas ankaŭ konsultadon kaj helpon. Ili devas ebligi al lernantoj kleriĝi laŭ la valoroj de libereca-demokratia socio.

Rajto je edukado

Ĉiu homo havas la rajton je libera kaj memdetermina aliro al scio kaj edukado.

Demokratio vivas de la partopreno de homoj. Nur per libera aliro al scio kaj edukado ĉiuj homoj povas tutamplekse partopreni la publikajn vivon kaj diskurson same kiel la demokratian procedon.

Edukado kaj scienco estas la centraj impulsaj fortoj de la sociala, politika kaj ekonomia progreso, je kiu baziĝas nia materia kaj mensa bonstato. Ili ebligas al ni majstri defiojn, trovi solvojn kaj kaj ŝanĝi la direkton, se necesas.

Edukado en la informa socio

La ekiro en la tutmondan konektitan informan socion karakteriziĝas per memrapidiganta pliigo de la atingeblaj informoj. En ĝi disvolviĝas novaj formoj de informadiko, komunikado kaj kunlaborado. Enhavaj normoj perdas gravecon kompare kun la kapablo de la lernanto trovi, selekti kaj taksi informojn. Intertempe homoj kleriĝas malcentre kaj nesinkrone. Edukada sistemo preta por la estonteco devas alvizaĝi tiujn novajn defiojn kaj ekkoni kaj uzi la kunvenantajn ŝancojn.

Diverseco kaj libera elekto

Ĉiu homo estas individuo kun emoj, fortecoj kaj malfortecoj. Edukado subtenu la individuon disvolvi siajn talentojn, malpliigi siajn malfortecojn kaj esplori proprajn interesojn kaj kapablojn. Ĝi kapabligu proprigi valorojn memstare kaj pridubi ilin kritike. Ni bonvenigas la pluralismon de talentoj kaj kapabloj. Heterogeneco estas riĉeco, kiun ni estimas kaj subtenas.

Edukada sistemo povas kontentigi la diversecon de individuaj kapabloj kaj vivplanoj nur, se ĝi mem tenas diversecon de edukadaj ofertoj kaj edukadaj formoj preta. Speciale, ĝi devas esti sufiĉe diversa por ebligi al lernantoj sekvi siajn proprajn, indiviuajn edukadajn interesojn memdetermine. Por subteni liberan kaj informiĝintan formadon de la propra edukada vojo prizorgaj kaj konsultaj ofertoj, kiuj de komenco aktive iras al la lernantoj kaj iliaj familioj kaj motivigas je la uzado de la edukada sistemo en ĝia tuta larĝeco, devas esti je dispono de lernantoj.

Edukada sistemo povas esti justa nur, se libera elekto regas: Ĉiu homo devas sendepende de siaj sociala kaj kultura deveno, financa situacio kaj bezono de specialpedagogika prosperigo libere elekti sian favoran edukadan formon. Ĝeneralaj ekskludkriterioj estas principe malakceptendaj. Oni prizorgu, ke lernantoj ne estu malhelpataj kaŭze de sia financa situacio sekvi sian deziratan edukadan vojon. Edukada sistemo devas esti financita tiel, ke ne sekvu atendotempoj.

En libereca socio edukado ne devas esti nur ŝtata tasko: Alternativaj edukadaj institutoj ne nur prosperigas diversecon, sed ankaŭ lasas homojn transpreni respondecon por edukado. La akiro de ekzamenoj devas esti ebla sendepende de tio, kiel kaj kie oni lernis. Krom laŭtradicie akiritaj ekzamenoj, devas ekzisti alternativaj eblecoj atingi aliron al ĉiu formo de daŭriga edukado.

Demokratiigo de edukadaj institutoj

Libereca-demokratia, do sur la principoj de memdetermino kaj kundecido baziĝinta socio devas bazi sian edukadan sistemon ankaŭ sur tio. Por la lernantoj edukadaj institutoj estas preganta kaj ampleksa parto de ilia vivo. Pro tio edukadaj institutoj kun deorigina edukada mandato devas esti demokratie konstituitaj kaj travideble organizataj. Ili estas komprenendaj kiel vivspacoj de lernantoj kaj instruantoj. Ĝiaj kunformado kaj uzado devas esti liberaj por ili ankaŭ laŭ lernenhavoj.

La disvolviĝo de emancipiinta, kritika kaj memstara personeco estas esenca aspekto de edukado. Tiu aspekto estas subtenata kaj prosperigata per demokratiigo de edukadaj institutoj; demokratiaj valoroj estas ne nur perataj, sed ankaŭ vivataj.

Publikaj lernejoj kiel modelo: kumunecon kaj individuecon kunigi

La ŝtato havas ne nur leĝdonantan funkcion, sed estas ankaŭ subtenanto de publikaj lernejoj. En tiu rolo ĝi formu publikan lernejsistemon, kiu antaŭiras per bona ekzemplo kaj prizorgas, ke la supre menciitaj postuloj realiĝu modele.

En ĉiu publika lernejo la lernantoj povu plani kaj plenumi sian karieron flekseble kaj individue. Per individue subtenantaj strukturoj kaj ofertoj la lernejoj konsideru la diversajn interesojn kaj lernrapidecojn. Preskribitan unuecan lernrapidecon ni malakceptas, ĉar ĝi ne kontentigas la individuajn bezonojn de la lernantoj. Per individua lernado kun intensa laŭbezona subteno lernejoj devas plijustiĝi. La sociala deveno ne rajtas decidi pri la edukada sukceso. Ni bonvenigas la disvolviĝon direktan al kompletaj lernejoj, ĉar tiu lernejtipo verigas niajn ideojn plej. En la publika lerneja vivo ekzistu spaco por alternativaj lernejaj konceptoj kiel ekzemple Demokratiaj Lernejoj, reformpedagogikaj lernejoj, plurlingvaj kaj internaciaj lernejoj.

Lernejoj helpu al la lernantoj sperti sukceson, ne malsukceson. Taksoj de lernantoj devas indigi ilin kiel individuojn kaj rigardi iliajn laborpovojn kiel parton kaj rezulton de disvolviĝprocedo laŭ diversaj aspektoj. Ili servu al la lernantoj antaŭrange kiel prijuĝaj rimarkoj pri iliaj edukadaj progresoj kaj ne al la interpersona kompareco.

Ni subtenas tuttagan malfermadon de lernejoj kaj larĝan lernejan oferton de aktivecoj, kiuj estas senkotizaj kaj malfermaj al ĉiuj lernantoj.

Scienco

Scienco esta la plilarĝigo de scio per esploro, ties transdonado per instruo respektive publikigo, la socia, historia kaj institucia kadro, en kiu tio organize praktikiĝas, kaj la tuteco de la tiel akirita scio.

Edukado kaj scienco estas la centraj impulsaj fortoj de la sociala, politika kaj ekonomia progreso, je kiu baziĝas nia materia kaj mensa bonstato. Ili ebligas al ni majstri defiojn, trovi solvojn kaj ŝanĝi la direkton, se necesas.

La libero de scienco, tio signifas de instruo kaj esploro, esta individua rajto.

Libera aliro al scienco

La diverseco de esploraj institutoj en Berlino kaj la larĝeco de ilia scienca spektro formas la bazon por libera kaj fruktema esplorado.

La valoro de sciencaj ekkonoj dependas konsiderinde de ilia libera kaj publika atingebleco. Pro tio libera aliro al scienca farado, sciencaj diskursoj kaj esploraj rezultoj necesas.

La valoro de scienco ne estas reduktebla al ekonomiaj kaj infrastrukturaj aspektoj. Por konservi siajn diversecon kaj liberon scienca farado ne rajtas komandiĝi per politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj devoj.

La konektado de sciencaj kaj edukadaj institutoj devas esti prosperigata laŭcele. Esploraj institutoj alcelu kunlaborojn kun edukadaj institutoj kaj malfermiĝu por lernantoj el aliaj edukadaj kampoj.

Libera aliro al sciencaj rezultoj

La teĥnika disvolviĝo fundamente ŝanĝis la praktikajn kaj ekonomiajn kondiĉojn por disvastigi sciencajn ekkonojn kaj kulturan heredaĵon. Principe la interreto ebligas je la unua fojo ampleksan kaj interagan reprezentadon de la homa scio, inkluzive de la kultura heredaĵo, kun samtempa garantio de detutmonda aliro.

Ni sentas nin devontigitaj temigi la ŝancojn de novaj teĥnikaj eblecoj, principe de la interreto kiel pli kaj pli graviĝanta medio de scidisvastigo. La nomitaj disvolviĝoj konsiderinde ŝanĝos la naturon de scienca publikigado kaj komencos ŝanĝon de ekzistantaj sistemoj de scienca kvalitkontrolo.

La alirebligo de la scienca kaj kultura heredaĵo de la homaro laŭ la principo de Open Access estas necesa parto de la estanta kaj estonta sciencaj vivoj. Varbadon por tiu principo, forigon de ĉiuj realigbaraĵoj kaj prosperigon aŭ eventualan disponigon de la necesa infrastrukturo ni konsideras tasko de la ŝtato. La pro tio elspezataj rimedoj ne rajtas debiti alian sciencan kaj esploran prosperigon.

Aranĝoj por prosperigi Open Access estas akordigeblaj kun la sendenpendeco de universitatoj kaj la libero de esploro.

Medicinteĥniko, vakcinoj, medikamentoj kaj ekzistosekurigantaj teknologioj devas esti haveblaj ankaŭ por bezonaj homoj en landoj kun malgranda ekonomia povo. La berlinaj esploraj institutoj devas provi ĉiujn opciojn por atingi tiun celon: de liberaj licencoj ĝis pozitivaj agadodevoj de la industrio.

Art- kaj kulturpolitiko

Kiel demokratia civito estas konstituita, estas bone priskribita per la vortoj de Friedrich Schiller: »La arto estas filino de la libero.« Per kulturprosperigo ne nur la kreemuloj estas protektataj, sed ankaŭ niaj sinteno kaj liberecrajtoj. Respondeca, travidebla, stimula kaj persiste formanta kulturpolitiko plifortigas laŭ estonteco orientiĝantan, diversecan kaj homan socion. Tiu politiko devas krei la necesajn kadrajn kondiĉojn por libera disfaldiĝo de arto kaj kulturo – ĝi ne rajtas taksi aŭ konfiski tiujn.

La kultura liberaleco, la renversema karaktero kaj la diverseco de Berlino estu defendataj per prosperigata liberspaco kaj proporcieco ĉe la gardado de apudloĝantaraj rajtoj. Uzante sian bontrovon administracioj decidu favore al art- kaj kulturiniciatoj. La kultura vivo de Berlino vigle pludisvolviĝu kiel ekonomia faktoro kaj konektiĝplatformo.

La planado de kultura disvolviĝo estas multfaceta kaj devas interagordi la kulturan edukadon, faradon kaj kundecidon de la civitano same kiel la artojn kaj la kulturan ekonomion kaj difini la necesajn rimedojn kaj metodojn. La Piratpartio celas teni la prosperigstrukturojn de arto kaj kulturo laŭeble plej stabila.

Ĉe apartaj fakoj oni malpliigu la rimedojn ankaŭ dum ekonomiaj krizoj ne tiom, ke ilia respektiva ekzisto estas endanĝerigita, ĉar male al materiaj valoroj perdita kultura infrastrukturo povas esti rekonstruota nur malrapide.

La aliro al kulturaj institutoj devas esti tenata malferma por ĉiuj sociaj tavoloj, por ke tiuj institucioj socie fiksiĝu. Krome, plejparte publike financitaj institutoj devas esti alireblaj por la loĝantaro.

Por travideblaj politiko kaj administracio

Demokratio staras kaj falas kun la ebleco de la civitanoj informiĝi libere, provi politikan laboron kaj aktive partopreni je tiu bazo la demokratian procedon. Same daŭraj plibonigoj de la administraciaj procedoj povas aktiviĝi kaj postuliĝi nur, se tiuj okazas travideble kaj devige kontraŭ la civitano. La trarigardo tra la laboron de politiko kaj administracio estas fundamenta civitana rajto, kiu devas realiĝi ankaŭ por la funkciado de tiuj institucioj.

Male al tio, la ĝis nun praktikita principo de sekretigo subminas la demokratiajn kontrolon kaj legitimadon, malfaciligas la necesan kritikon kaj favoras nepotismon kaj koruptadon. Pro tio la Piratoj proponas principan ŝanĝon al la principo de la laŭeble plej granda publikeco de politko kaj administracio. Tio speciale inkluzivas ĝeneralan publikadodevon de taskokomisioj kaj kontraktoj kun privataj kaj publikaj firmaoj, ĝuste en kampoj de ekzista antaŭzorgo. La Piratoj opinias, ke la reformado de la leĝo pri informa libero kun revizio de la kampaj esceptoj kaj kreado de senkotizeco povas esti nur komenco. Krome politiko kaj administracio devas esti devigitaj al proprainiciata, publika informado de la civitanoj pri tio, kio koncernas tiujn.

Elektronikaj teknologioj hodiaŭ principe ebligas strukturitan publikigon de ĉiuj datumoj, dokumentoj kaj procedoj, kiuj estas ellaboritaj en registaro kaj administracio. Tiuj devas esti malfermitaj per facile uzeblaj strukturoj, kiuj ebligas al ĉiu civitano aktuale kaj per vojoj laŭ lia elekto la aliron al necesaj informoj.

Por laŭtempa kaj civitanproksima administracio

Ciferecaj komunikadaj kaj informaj teĥnikoj (E-Government) ebligas koordinitan disvolvon de administraciaj taskoj, kiu orientiĝas laŭ la bezonoj de la civitanoj. Oni devas povi proponi ciferece kaj la stato de la propona prilaborado devas esti atingebla perinterrete. Ĉe tio unueca interreta portalo estas favorenda kontraŭ la faka principo. La protekto de personrilataj datumoj kaj la informada memdetermino devas esti garantiitaj. Krome libera programaro devas esti uzata kaj ties pluprogramadoj devas esti je dispono laŭ libera licenco. Ĉiuj ofertataj servoj devas esti senbaraĵe kaj platformsendepende uzeblaj.

Por la prosperigo de Open Culture en politiko kaj administracio

La Piratoj opinias, ke per publikaj rimedoj produktitaj kaj financitaj varoj senlime konvenas al la publiko. Ni ne vidas konvinkan kialon, pro kiu la Open-Access-principo restu limigita al la kampo de scienca komunikado. Datumoj, dokumentoj kaj procedoj, kiuj estas ellaborataj de registaro kaj administracio, estus ne nur ĝenerale publikigendaj, sed ĉiesaĵoj. Pro tio infrastrukturo estu disponigita, kiu ebligas senpagan kaj senbaraĵan aliron al la datumoj kaj ties uzadon. Por publikaj datumoj kaj dokumentoj pluraj paralele ekzistantaj datumformatoj kaj speciale liberaj kaj permaŝine legeblaj formatoj estas alcelendaj.

Same kromaj en publikaj kuntekstoj kreitaj ciferecaĵoj kiel programaro, datumbazoj kaj aliaj verkoj estu disponigataj libere al la publiko. Ĉe deeksteraj havigo aŭ komisio de de tiaj verkoj liberaj alternativoj ĝenerale devas ricevi antaŭan rangon. Tio validas speciale por la kostintensa kampo de elektronika datumtraktado. La uzado de libera kaj malfermitkoda programaro en publikaj infrastrukturoj ne rajtas esti nur la bonvolema escepto, sed devas esti la normo.

Apartigo inter ŝtato kaj eklezio

Libereco kaj diverseco de kulturaj, religiaj kaj ideologiaj sintenoj karakterizas la modernajn sociojn. Garantii tiujn liberojn estas devo por la civito. Ĉe tio ni komprenas religian liberecon ne nur kiel liberon praktiki religion, sed ankaŭ kiel liberon de religia paternalismo. Ni konas kaj estimas la gravecon, kiun individue vivata religieco povas atingi por la individua homo.

Estigi la ideologian neŭtralecon de la ŝtato estas necesa kondiĉo por prospera disvolviĝo de la civito. Sekulara ŝtato postulas la striktan apartigon inter religiaj kaj ŝtataj koncernoj; financaj kaj strukturaj privilegioj de apartaj kredkomunumoj, ekzemple en la kadro de financa alimentado, ĉe la komisio de taskoj en ŝtataj institucioj kaj ĉe la reĝimo de socialaj institutoj, estas plej dubindaj kaj pro tio forigendaj. Laŭprincipe de datumŝparemo la registrado de religianeco per ŝtataj ofiĉejoj estas abolenda, ŝtata enspezigo de ekleziaj kotizoj ne estas pravigebla.

Seks- kaj familipolitiko

La Piratpartio staras por moderna seks- kaj familipolitiko. Tiu baziĝas je la principo de memdetermino pri aferoj de la persona vivo. La Piratoj subtenas, ke politiko kontentigu la diversecon de vivstiloj. Ĉiu homo devas povi libere decidi por memdetermina vivskizo kaj por individue de si dezirata formo de samrajta kunvivado. La kunvivado de homoj ne rajtas baziĝi je profitemo aŭ ekspluatado de unuopoj.

Libera memdetermino de seksrolaj kaj seksaj idententeco respektive orientiĝo

La Piratpartio staras por politiko, kiu respektas kaj prosperigas la liberan memdeterminon de seksrolaj kaj seksaj idententeco respektive orientiĝo. Fremddeterminajn alordigojn al sekso aŭ seksroloj ni malakceptas. Diskriminado laŭ la sekso, la seksrolo, la seksaj idententeco aŭ orientiĝo estas maljustaĵo. Sociaj strukturoj, kiuj rezultas el seksaj rolmodeloj, ne kontentigas la individuon kaj estas subigendaj.

La Piratpartio malakceptas la registradon de la distingilo »sekso« per ŝtataj administracioj. Provizore la registrado fare de la ŝtato povas okazi laŭ de la individuoj mem farita klasifikado.

Libera memdetermino de la kunvivado

La Piratoj subtenas la pluralismon de kunvivado. Politiko devas kontentigi la diversecon de vivstiloj kaj ebligi vere liberan decidon por la individue dezirata formo de kunvivado. Nur historie estiĝintan strukturan kaj financan favoradon de selektitaj modeloj ni malakceptas.

Libera memdetermino kaj prosperigo de familioj

La Piratpartio subtenas la egalvaloran akceptadon de vivmodeloj, en kiuj homoj transprenas respondecon unu por la alia. Sendepende de la elektita vivmodelo, vivkomunumoj, en kiuj infanoj elkreskas aŭ malfortaj homoj prizorgiĝas, ricevu specialan protektadon. Nia familipolitiko karakteriziĝas per tio, ke tiaj vivkomunumoj devas konsideriĝi egalvaloraj kaj laŭleĝe egalaj.

Integrado kaj migrado

La celo de integrado esta la pacema kunkresko al socio, en kiu ĉies demokratia, kultura kaj ekonomia partopreno ne dependas de deveno, sekso, seksa identeco, aĝo, religia konvinko, korpaj kaj intelektaj kapabloj aŭ financa situacio. La respondeco por la sukceso aŭ malsukceso de tiu procedo estas la tasko de nia tuta socio kaj do de ĉiu individuo.

Solidareco kaj interkonsento inter ĉiuj homoj, sendepende de iliaj laŭleĝa stato kaj deveno, estas alta valoro por ni. Rasismon laŭ ĉiu maniero kaj aliajn formojn de diskriminacio ni malakceptas. Berlino vivas de la diverseco de siaj loĝantoj kaj tiel estas ankaŭ tutgermana modelo. La bazaj rajtoj estas plivastigendaj al ĉiuj homoj, kiuj havas sian vivcentron en Berlino. Ekzistantaj malavantaĝoj, kiuj restriktas tiujn homojn neproporcie, devas esti forigotaj.

Demokratia partopreno

Homoj laŭeble amplekse partoprenu decidojn, kies konsekvencoj koncernas ilin senpere, kaj la preparantajn demokratiajn procedojn. Pro tio ĉiuj homoj, kiuj havas sian vivcentron en Berlino, havas la rajton je ampleksa demokratia kundecido je ĉiuj niveloj de la urba politiko. La distrikta elektorajto ne kondiĉu civitanecon de Eŭropa Unio.

Plue la ebleco ricevi la germanan civitanecon estu plifaciligota. La ricevo de la civitaneco per naskiĝo en Germanujo estas alcelenda. Tiel la elektorajto estas ebligota ankaŭ en landa kaj federacia niveloj.

Rajto je libera elekto de la vivloko

La en la Baza Leĝo fiksita rajto je libera elekto de la vivloko koncernu ĉiujn homojn en nia socio. Ĉiu havas la rajton je libera elekto de la viv- kaj restadloko, pro tio ni kontraŭdiras rimedojn, kiuj malebligas migradon, kiu okazas en la limoj de nia lando aŭ transpasas ilin.

Libera aliro al edukado kaj scio

La libera aliro al informoj, scio kaj edukado estas bazo por la partopreno de ĉiu individuo en nia socio. Tiu aliro estas garantienda same por ĉiuj homoj, kiuj havas sian vivcentron en Berlino. Por tio eblaj malhelpoj kiel transsendo de datumoj de lernantoj kaj malpermeso de instruado por azilpetantoj kaj tolerataj fuĝintoj estas forigendaj.

La regado de la germana lingvo estas baza kvalifiko por la interŝanĝo, interkompreno kaj demokratia partopreno. Plurlingveco do estas plia gajno por la socio. Pro tio la lingvakiro en la respektiva unua lingvo kaj en pliaj lingvoj estas prosperigenda en la edukada sistemo. Krome, ampleksaj eblecoj por plurlingva instruado estas kreendaj.

En publike financiitaj institucioj la senpaga aliro al tradiciaj kaj novaj medioj estas garantienda. Tio koncernas ankaŭ la tiel nomatajn komunajn restejojn kaj unuajn bonvenejojn.

Aliro al la labormerkato

La partopreno de la socia kaj kultura vivoj staras kaj falas kun la ebleco establiĝi en la labora kaj ekonomia vivoj. Pro tio ni pledas por samrajta aliro al la labormerkato. Tio inkluzivas garantion de senrestrikta laborpermeso por azilpetantoj kaj tolerataj fuĝintoj kaj de la ampleksa akcepto de kvalifikaj pruvoj el la devenlando.

Kontraŭdependeca politiko

Delonge ebrieco kaj manio estas eroj de ĉiu kulturo. Tiu fakto postulas senantaŭjuĝe okupiĝi pri la konsumo de stimulaĵoj kaj ties konsekvencoj por forturni damaĝon de la socio per pragmata kontraŭdependeca politiko.

La ĝisnuna, reprezalia, preskaŭ unuflanke sindetenon alcelanta kontraŭdependeca politiko evidente malsukcesis: Ĝi kreis nigran merkaton, kiu konas protektadon nek de junularo nek de konsumantoj kaj malatentas la rajtojn de nekonsumantoj.

La Piratoj sekvas je sciencaj faktoj baziĝintan kontraŭdependecan politikon.

La bazoj de tiu kontraŭdependeca politiko estas:

  1. Ampleksa senidiologia klerigo
  2. Ĝua kulturo kaj memrespondeco
  3. Kvalitkontrolo kaj protektado de konsumantoj
  4. Helpo por riskokonsumantoj
  5. Protektado de nekonsumantoj

Bestprotekto

La PIRATOJ Berlino subtenas plibonigon de bestprotekto laŭ jenaj punktoj:

Tenado de utilaj bestoj: bienoj anstataŭ agrarfabrikejoj

Ni subtenas ĝeneralan, perleĝan fiksadon de pli altaj minimumaj normoj ĉe la tenado de utilaj bestoj. Kiel unua bazo validu la ĝis nun por la bioatestado validaj, jam fiksitaj kriterioj, kiuj ebligas pli laŭspecan tenadon de bestoj. La PIRATOJ Berlino volas plibonigi kaj ekologie finkonstrui la leĝajn kadrajn kondiĉojn. Amasa tenado de bestoj gvidas praktike al neakcepteblaj kondiĉoj. Krom la sendigna vivaĉo de la bestoj, por la konsumanto estiĝas gravaj endanĝerigantaj potencialoj por la propra sano. Estas tasko regvidi agrarajn entreprenojn al natura tenado de bestoj kaj al travidebla kaj postplenumebla produkta procedo.

Organizaĵa rajto alvoki tribunalon

La PIRATOJ Berlino subtenas la enkondukon de organizaĵa rajto alvoki tribunalon por respektataj bestprotektaj organizaĵoj. Bestoj kiel vivaĵoj ne povas mem pledi por siaj rajtoj, do ili dependas de anstataŭantoj forme de organizaĵoj. Kvankam laŭ artikolo 20 a de la Baza Leĝo la best- kaj la mediprotektoj havas la saman konstitucian rangon, ekzistas ĝis nun neniu konforma leĝdono. Ni subtenas, ke la lando Berlino iniciu konformajn iniciatojn en la Federacia Konsilio respektive fiksu partojn de la reguligoj je landa nivelo.

Bestprotekto en la lernejo

La PIRATOJ Berlino bonvenigas lernejan edukadon, kiuj kapabligas la lernantojn transpreni kunrespondecon por la konservadon kaj la protektadon de natura medio. Centra parto de tiu respondeco estas ĉe tio la bestprotekto kaj ĝi do estas speciale bezona por prosperigo laŭ la PIRATOJ Berlino.