BE:Programmflyer/V2/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Esperanta versio

Antaŭa paĝo

  • TITOLO: Pretiĝu por ŝanĝi
  • TEMO: Ses temoj, kiuj koncernas nin ĈIUJN
  • ALDONAĴO: PIRATPARTIO en la Federacian Parlamenton (eble la 27-an de septembro 2009)

Interna paĝo/Balotprogramo 2009

1a paĝo interne

Travideblo kaj partopreno


De skandaletoj en la administracio al grandaj politiktemoj – la ekzistantaj influeblecoj de ĉiu individuo estas nur punktaj kaj delonge ne plu aktualaj. Laŭ novaj teĥnikaj eblecoj, demokratio nuntempe povas realiĝi sur pli granda bazo. Demokratio okazas ne nur ĉiujn kvar jarojn kaj ne devas limiĝi al elekto de partioj. Ni favoras kundecideblecojn per la interreto kaj per rekta demokratio surloke. Pro tio, decidprocezoj kaj influprenoj devas esti publikaj kaj travideblaj.


Travideblaj procezoj prosperigas partoprenon!


Civitanaj rajtoj


La kontrolata socio estiĝas nuntempe per tio, ke ĝi ebliĝis teĥnike, kaj respekto antaŭ la digno kaj la libero de unuopa homo mankas al ŝtato kaj ekonomio. Datumkonservado, sankarto, cifereca legitimilo, interreta traserĉo, ludmalpermesoj kaj interreta cenzuro elkavigas privatecon kaj jurŝtaton de interne. Pli kaj pli da civitanoj engaĝiĝas kontraŭ tio en diversaj grupoj kaj movadoj. La Piratoj ŝatus porti tiun proteston en la Federacian Parlamenton.

De tiu, kiu ne postulas la liberon, oni forprenas ĝin!


Privateco kaj datumprotekto


Datumprotekto kaj la protekto de privateco garantias la dignon kaj la liberon de la homo. Ni postulas pliampleksigi la letersekreton al ĝenerala komunikadsekreto, ĉar registaroj ripete montris, ke ili estas malfidindaj ĉe konfidencaj informoj. Kontrolmanio kaj senkaŭza tralumado de personoj kreas klimaton de malkonfido kaj timo, kontraŭ kiu ni energie anoncas batalon. Pro administraciaj kialoj storitaj personaj datumoj estu kontroleblaj.

Travidebla ŝtato anstataŭ vitra civitano!


2a paĝo interne

Libera edukado


Libereca demokaratio bezonas emancipiĝintajn civitanojn, forta ekonomio bezonas kleran idaron. Ŝtata edukado prosperigu la disvolviĝon al kritika kaj sociala personeco kaj kapabligu al memstara kaj dumviva lernado. Edukadaj institucioj demokratie formiĝu de ĉiuj partoprenantoj. La prosperigo de instruiloj laŭ liberaj licencoj malpliigas jurajn kaj financajn barilojn. Edukadkotizoj rifuziĝu decide.

Faciligu aliron al edukado kaj prosperigu kundecidon!


Rajtoj je senmaterialaĵoj


Sen la libera interŝanĝo de informoj, nia socio estus ankoraŭ en la ŝtonepoko. La provo deklari ideojn propaĵoj malhelpas sciencan laboron, kulturproduktadon kaj la aliron al informoj ĝenerale. Patentoj pri vivestaĵoj, medicinaĵoj kaj programaro malhelpas esploradon kaj disvolviĝon. Per la ciferecigo filmoj, muziko kaj libroj ne plu estas devige ligitaj al materia portilo. Ni postulas uzantokomplezan interpreton de la rajto pri privata kopio por forigi la artefaritan kaj neproporcian rarigon de enhavoj. Artistoj ankaŭ plu povos financiĝi: aŭ per la vendo de materiaj portiloj aŭ per komplementaj enspezofontoj kiel vendo de fervoraĵoj kaj koncertoj.

Kontraŭ la artefarita rarigo de scio kaj kulturo – plifortigu artistojn, esploristojn kaj uzantojn!


Liberaj infrastrukturoj


Malfermaj infrastrukturoj kiel trafikvojoj, telekumunikretoj, energi- kaj akvoprovizado ne estas nur bazo de ekonomiaj agadoj, sed ili ankaŭ kundecidas, kiu partoprenas aktive la socian vivon, demokration kaj ekonomion. La senmalhelpa aliro al akvo, aero, kurento, publikaj stratoj kaj placoj, lernejoj kaj universitatoj devas esti same sekurita kiel al ciferecaj retoj kiel lokoj de publikeco en la nova cifereca spaco. La manaĝado de la infrastrukturo estas komunuma tasko. Por nekomercaj subtenantoj egalaj ŝancoj devas realiĝi kontraŭ gajnemaj negocmodeloj.

Infrastrukturoj servas antaŭ ĉio la publikan bonon!


Interna paĝo/Berlinaj aldonaĵoj

Liberspacoj, arto en la publika spaco


Ni postulas la konservon de minacataj kaj la kreadon de novaj liberspacoj, en kiuj kreemo kaj komunumo povas viviĝi sen ekonomia premo. Ni postulas, ke homoj povu formi arte libere sian vivejon laŭ la premiso respekti la kreajn liberojn de aliaj. Stratarto kaj parencaj artformoj ne plu devas esti neproporcie krimigataj.


Pli da demokratio


La Piratoj postulas demokratian balotrajton, kiu donas al la voĉdonantoj pli da influo kaj da kundecideblecoj. Ne estas tolereble, ke grandaj partoj de la popolo sentas sin nereprezentataj. Pro tio, oni devas pripensi ankaŭ pliampleksigon de la grupo de la elektorajtuloj kaj malaltigon de la elektosojlo de 5 %.


Tutgermana plebiscito


La enkonduko de tutgermana plebiscito por ni estas demando ne de ĉu, sed de kiel. Ni konfidas al la civitanoj la partoprenon en rekta demokratio.


Datumprotekto kaj civitanaj rajtoj


Ni postulas leĝan devon de ĉiu firmao, kiu kolektas privatajn datumojn, fari raporton pri amplekso, maniero kaj celo de la datumregistrado. Koncernatoj devas ricevi la kontrolon pri uzado, fordono kaj kolekto de siaj datumoj.


Klapteksto

Kunŝanĝu

Tiuj Piratoj ne kaperas ŝipojn – ili laboras rekte kaj sen malnovaj dogmoj por pli bonaj politiko kaj disvolviĝo de la socio.

La Eŭropa Baloto kun pli ol 200.000 voĉoj unuaprove donis al ni multe da atento. – Niaj temoj ricevas de tiam pli kaj pli da influo. Ĉe tio multe okazas ekster la parlamentoj – publikaj agadoj, kooperadoj, gazetarlaboro. Eĉ se ni ne eniros en la Federacian Parlamenton, via voĉo ne estos fordonacita! Per tri ĝis kvar procentoj ni sendos klaran signalon al la establitaj partioj, ke ili preterdormis centrajn temojn. Ni portas ankaŭ sen parlamentanoj niajn temojn en la politikon. Kaj per ĉiu voĉo ni plilaŭtiĝas.


Pliaj kunlaborantoj kaj partianoj estas ĉiam bonvenaj. Ĉeestu!

Kontaktrenkontiĝo: ĉiumarde je la 20a en Breipott, Skalitzer Straße 81, 10997 Berlin

Piratoj en via najbareco: Crews

La Pirata balotkampanja portalo: http://klarmachen-zum-aendern.de

alineo

Ni petas donacojn

Ankaŭ eblas voĉdoni monuje por la Piratoj.

Ĉiu donaco efektas trioble: Ĝi fluas tuj en la balotkampanjon kaj portas la ideojn kaj valorojn de la Piratoj en la publikon. Tio gvidas al pli da voĉoj por la bona afero. Kaj ĉar ĉiu donacita eŭro duobliĝas poste el la balotkampanja refinancado, ĉar la sumo por ĉiuj partioj estas limigita, ĉiu eŭro al la Piratoj signifas unu eŭron da balotbatalkompenso malpli por la aliaj partioj. Finfine donacoj kaj membrokotizoj al politikaj partioj favoriĝas per imposta malpliigo.

GLS Gemeinschaftsbank
PP-Deutschland-LV-Berlin
konto: 1103 713 200
bankkodo: 430 609 67
uzocelo: donaco por LV Berlin de nomo, antaŭnomo, adreso

Malantaŭa paĝo

QR-kodo

Ligilo al http://berlin.piratenpartei.de/qr

Piratpartio Berlino

Andreasstr. 66
10243 Berlin
geschaeftsstelle@piratenpartei.de
www.piratenpartei.de
berlin.piratenpartei.de

Nia programo por la Federacia Baloto 2009
Wahlprogramm


Ursprüngliche Fassung: BE:Programmflyer - Flyer-Übersicht: BE:Flyer