BE:Wahlprogramm/2016/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Berlinaj balotoj de 2016

Por alia Berlino:

El nia balotprogramo

En Berlino loĝas pli ol 3,5 milonoj da homoj, sed ne ĉiuj havas la samajn rajtojn kaj eblecojn de partopreno. Berlino devas agi kontraŭ forpremo kaj malriĉeco. Berlino restas diversa, multkolora kaj alia! Tiuj estas niaj 6 postuloj por alia Berlino:

1) Demokratio: Giŝdatigo por Berlino

La ebleco por la homoj en Berlino influi la formadon de la politiko en ilia urbo estas daŭre multe tro malgranda. Ni postulas balotrajton por ĉiuj, kiuj havas sian vivocentron en Berlino kaj la forigon de la elektosojlo de 5 % respektive 3 %. Ni postulas plifortigon de la decideblecoj sur distrikta nivelo.

La PIRATOJ subtenas plebiscitojn kaj civitanajn proponojn sur ĉiuj politikaj niveloj. La malfaciligo de plebiscitoj en Berlino devas esti nuligita. Ni ŝatus disvolvi kaj provi en Berlino novajn formojn de civitana partopreno helpe de elektronikaj interagaj formoj, i. a. per la kreado de interreta voĉdonplatformo.

2) Travideble kaj krontroleble

Travidebelo: Ĉiuj parolas pri tio, ni realigas ĝin. La leĝo pri informa libero kiel fundamento por travideblo en politiko kaj administracio estas unua paŝo, sed ne etendiĝas sufiĉe por ni. Ni volas, ke ĉiuj nepersonrilataj datumoj kaj verkoj estu senkoste kaj sendepende de demando disponeblaj por la publiko. Ne ekzistas demandodevo de la ge*civitanoj, sed informdevo de la administracio.

Vera demokratio bezonas informitajn ge*civitanojn, kiuj estas inkluzivitaj en la disvolvigprocedon de decidoj ekde la komenco kaj kiuj scias, kiuj premgrupoj partoprenas.

3) Liberaj datumoj

Libera aliro al publikaj datumoj faciligas por la homoj en Berlino la partoprenon kaj la demokratan kunlaboradon, ĉu ĉe la novkonstruo de areoj surbaze de spacoplanaj datumoj, ĉu ĉe la uzado de geografiaj datumoj por tuturbaj projektoj aŭ medi- kaj trafikdatumoj.

Ni subtenas ampleksan informadon de la loĝantaro same kiel la integrigon de jam ekzistantaj projektoj de liberaj datumoj kiel ekz. “kiezatlas.de” kaj “openwheelmap.de” en la retpaĝarojn de la berlina administracio.

Ni volas prosperigi novajn projektojn, por ke ĉiuj komuniku pri problemoj en la infrastrukturo de nia urbo rekte konektite kun la urba aŭ distrikta administracioj kaj povu informiĝi daŭre pri la stato de la prilaborado. Konektado de la projektoj de liberaj datumoj kun aliaj komunumoj naciaj kaj internacaj estas nepre subtenata de ni.

4) Sociala partopreno

La berlinaj PIRATOJ postulas reformon de la berlinaj laborcentroj (»JobCenter«). Por pli bonaj travideblo kaj partopreno de la koncernitoj, ni volas kunigi la laborcentrojn kaj transformi al komunuma subtenanto sur landa nivelo. Ni sekurigas, ke la vido kaj la voĉo de la rajtigitaj je servoj estas sufiĉe reprezentitaj en la lokaj komitatoj. Ni postulas forigon de la sankcia politiko same kiel adapton de la servoj al la berlinaj kondiĉoj.

La berlinaj PIRATOJ subtenas la eviton de senhejmeco. Ni postulas por tio realecorilatajn normojn por la lukostoj, efikajn agadojn kontraŭ devigaj evakuoj per la rekonstruo de la sociala loĝhelpo kaj la pagado de luŝuldoj de laborcentroj kaj sociala administracio. Blokadoj de la elektra kurento estas forigendaj. Ni postulas la reformon de la protektita merkatosegmento kaj porhomajn normojn por kolektivaj loĝejoj.

5) Edukado: Samaj ŝancoj, individua prosperigo

La berlinaj PIRATOJ subtenas kiel eble plej longan kunan lernadon. Kursosistemo povas anstataŭiĝi la ĝisnunan dispartigon en diversaj lernejaj niveloj. La berlinaj PIRATOJ ŝatus plifortigi la rektan demokration ankaŭ ĉe la lernejoj per interretaj voĉdonplatformoj.

Sur tiuj platformoj instruantoj, ge*lernantoj kaj gepatroj kaj aliaj kunlaborantoj havas saman rajton proponi, diskuti kaj voĉdoni. Dum jardekoj ŝparpolitiko en Berlino kaŭzis kadukecon de lernejaj konstruaĵoj kun enormaj sekvaj kostoj. Por ke oni povu vere uzi la disponigitan monon por konstrui, la persona ekipo de la konstruadminstracioj devas estas plibonigota.

La berlina Piratpartio postulas totalan senkondiĉan financadon de la publikaj lernejaj konstruaĵoj, same kiel de ĉiuj rilataj renovigaj kostoj kaj kromkostoj de la landa nivelo.

6) Urba disvolviĝo – rajto je urbo por ĉiuj

La berlinaj PIRATOJ volas konservi kaj prosperigi la urberetan karakteron kaj la multkoloran diversecon de la urbo.

Berlino dum jaroj vendis nemoveblaĵojn kaj loĝejojn posedantajn de la lando por repagi ŝuldojn. Finfine tio devas finiĝi! Ni postulas haltigon de la disvendo de la urbo kaj rekomunumigon de loĝospaco; protektadon de la loĝmedio, retransformadon de feriaj loĝejoj, limigon de la transformado de lu- en propraĵloĝejojn, kvoton de 50 % da malmultekosta loĝspaco ĉe novkonstruaĵoj; kreadon de aldona, malmultekosta loĝspaco en la ekzistaĵo per la plukonstruo de subtegmentoj, transformado de taŭgaj metiaj objektoj en luloĝspacon, prosperigo de konstrua sinhelpo, rekonstruado kaj reuzado de ne plu bezonataj konstruaĵoj.

La PIRATOJ postulas pli fortan partoprenon de ge*civitanoj en la disvolviĝo de la urbo, la planadon de liberaj spacoj same kiel totalan travideblon de la procedoj.

“Rajto je urbo” por ĈIUJ signifas ankaŭ: rajton je partopreno por ĈIUJ!

En la reto: http://berlin.piratenpartei.de/wahlprogramm-2016