BE:Wahlprogramm/2011/Kurzform/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Mallonga balotprogramo por la elekto de la berlina parlamento en 2011

Ampleksaj versioj:

Demokratio

Ni enkondukos pli demokratian balotrajton, kiu forgesas neniun voĉon kaj zorgas por pli da kundecido pri la kunmeto de la berlina kaj distriktaj parlamentoj per kumulado kaj distribuado de voĉoj al diversaj listoj. Anstataŭaj voĉoj zorgas, ke voĉoj ne pereu. Ni forigos la procentajn sojlojn ĉe la elektoj de la distriktaj parlamentoj kaj malaltigos ilin al 3 % ĉe la elekto de la berlina parlamento, krome ni volas plilarĝigi la distriktan elektorajton ankaŭ por ne-EU-civitanoj kaj forigi la aĝolimon en la balotrajto. Ni donos al la distriktoj pli da decidkompetentoj, por ke diversaj solvoj de politikaj problemoj povu proviĝi. Elektronika peticisistemo enkondukiĝas, kiel ankaŭ nova interreta demokratiplatformoj, kiuj reprezentas alternativon al la ekzistantaj popolaj kaj civitanaj proponoj, kiujn ni volas plifortigi.

Travideblo

Ni komprenas travideblon kiel devon de la lando Berlino. Ni forigos reguligojn por proponado, minimumigos alirbaraĵojn kaj forigos kotizojn por informoj. Ni volas, ke ĉiu paŝo ĉe publikaj ofertoj, intertraktadoj kaj kontraktoj publikiĝu. Ĉiu kontrakto ne estu valida, antaŭ ol ĝi publikiĝas komplete, ĉe malnovaj kontraktoj tio devas esti postintertraktota. Ĉiujn dokumentojn pri kunsidoj de komitatoj, komisioj ktp. ni publikigos senpere kaj postplenumeble, interrete kaj seninterrete. Estontece la publiko estu eskludita de kunsidoj nur escepte, ĉiuj kunsidoj transsendiĝas rekte kaj registriĝas. Ĉiu parlamentano publikigu siajn kontaktojn kun premgrupoj, asocioj kaj organizaĵoj. Ni vivos travideblon. Ĉiujn datumojn kaj verkojn, kies kreado estas financita per impostoj, ni publikigos kaj disponigos al ĉiu civitano. Pri ĉiu nova projekto la lando devas informi frutempe por ebligi veran civitanan partoprenon. La gazetara leĝo ŝanĝiĝas tiel, ke sekretaj afiŝantoj de misagado ne plu timu deŝtatajn atakojn.

Retoj

Ni prosperigos la konstruadon de tutberlina libera radireto per la disponigo de infrastrukturo kaj de areoj kaj per la forigo de la kompensodevo de manaĝantoj ĉe publikaj sendrataj retoj. Krome ni volas instrui al ĉiu Berlinano kaj la gastoj de la urbo uzi tiun reton.

Edukado

Ankaŭ ĉe lernado ni favoras la liberon kaj memdeterminon de la individuo. Ĉiuj lernantoj havu eblecon individue plani kaj plenumi sian lernejan karieron. Edukadajn institutojn ni volas demokratiigi. Estontece por po 15 lernantoj unu instruisto estu je dispono. Ni finos la uzadon de filtroprogramaro en publikaj edukadaj institutoj kaj zorgos por libera aliro al informoj en interreto. Ni zorgos, ke oni ebligu al lernantoj labori kun ciferecaj medioj, por tio ĉiuj koncernatoj devas esti instruotaj. Krome ni enkondukos senpagan tagmanĝon. Ni donos al lernejoj de liberaj subtenantoj la samajn prosperigeblecojn kiel al ŝtataj lernejoj kaj plilarĝigos kaj plibonigos la instruadon de la germana kiel dua lingvo. Ni forigos la regulan studan daŭron por ebligi liberan kaj kritikan studadon. Longtempe ni volas establi rondan tablon kiel publikan forumon por ĉiuj koncernatoj de la altlerneja edukado. Ni realigos bibliotekan leĝon en Berlino.

Urba disvolviĝo

Ni subtenos la multkoloran diversecon de niaj urberetoj kaj ŝanĝos la prosperigan regulojn de la lando tiel, ke ne plu la prosperigo de privata posedaĵo estu favorata. Ni plifortigos la rajtojn de luprenantoj kontraŭ la interesoj de posendantoj kaj la kulturon de domokupantoj. Ni malaprobos la »berlinan linion de prudento« kaj konservos liberajn areojn en la urbo kaj ĉe Spree, Havel kaj lagoj, ekzemplo por tio estas laŭ ni la Mura Parko.

Trafiko kaj urba amasa transporto

Ni forigos la kriminalan prosekuton de kaŝveturantoj kaj enkondukos mezlongtempe senbiletan kaj komune financatan urban amasan transporton. Ni publikigos la kontraktojn koncernantajn S-Bahn-on Berlino kaj forcos klarigon de la okazintaĵoj dum la pasintaj vintroj. Ni subtenas longtempe komunumigon de S-Bahn, mallongtempe komunumigon de la infrastrukturo de S-Bahn. Ni malakceptas la finkonstruon de la aŭtostrado A100 en la urbocentro. Ni volas uzi la jam konceditajn rimedojn por la konservado de la federaciaj stratoj en la urbo. Krome ni volas plifortigi la kundecidon ĉe trafikaj projektoj.

Civitanaj rajtoj kaj interna politiko

Ni plilarĝigos individuan distingon de policistoj kaj establos sendependan plendoficejon pri depolicaj atakoj. Ni ŝanĝos la kunvenan leĝon tiel, ke la observado kaj dokumentado de manifestacioj foriĝu, civilaj oficistoj devu registriĝi ĉe la gvidantaro de la kunveno kaj la malpermeso de maskado foriĝu. Ni malakceptas observadon en publika spaco, ĝi ne kreas pli da sekureco kaj gvidas al danĝeraj datumamasoj.

Azila kaj migrada politiko

Ni subtenos, ke la rezida devo foriĝu, kaj inkludos ĉiujn homojn en la bazajn rajtojn, finos prokrastadon de azilproceduroj, same kiel ni forigos la areston de ellandigotoj. Krome ni ŝanĝos la reguligon de la rajto de restado tiel, ke la germana civitaneco estu pli facile atingebla.

Kontraŭdependeca politiko

Ni establos en Berlino novajn solvojn de pragmata kontraŭdependeca politiko kaj forigos la abstinadopolitikon ĉe drogaj demandoj. Ni establos programon de drogtestado por protekti konsumantojn kaj minimumigi sanriskojn. Samtempe ni plibonigos ankaŭ la protektadon de junuloj. Ni enkondukos la transdonon de puraĵoj al plejgravdependuloj ankaŭ en Berlino kaj plukonstruos la koncepton de »helpo per drogkonsumejoj«. Por atingi tiujn celojn ni volas kunlabori kun ekzistantaj retaĵoj.

Ekonomia kaj sociala politiko

Ni subtenos mallongtempe tutgermanan minimuman laborpagon kaj longtempe bazan enspezon. Ni kontraŭstaras privatigon de infrastrukturo kiel gas-, akvo- aŭ kurentretoj, pro tio ni subtenas ankaŭ la malkontraktadon de la parta privatigo de la akvoprovizado Berliner Wasserbetriebe. Ni volas subteni liberan kulturscenon kaj dediĉi al ĝi pli da spaco kaj liberaj areoj. Krome ni subtenas finon de la deviga membreco ĉe la industria kaj komerca ĉambro. Ni subtenos pli rapidan eliron el la atomenergio, ol la federacia registaro alcelas.

Civita engaĝiĝo

Ni volas plifortigi la volontan engaĝiĝon de civitanoj kaj subtenas ĝian pli fortan aprezadon de la lando Berlino. Ni volas enkonduki tagon de honorofico ĉe berlinaj lernejoj kaj plifortigi retaĵojn en tiu kampo.

Seks- kaj familipolitiko

Ni staras por politiko de libera memdetermino de seksaj kaj seksrolaj identeco respektive orientiĝo. Ni forigos la registradon de la distingilo »sekso« per ŝtataj administracioj kaj staras por libera elekto de la vivstilo. Nur historie estiĝintan favoron de apartaj vivstiloj ni malakceptas.

Ŝtato kaj religio

Ni volas establi ideologian neŭtralecon de la ŝtato kaj subtenas sekularan ŝtaton. Ni malakceptas priveligiojn por apartaj kredkomunumoj kaj forigos la registradon de religianeco kaj la ŝtatan enspezigon de ekleziaj impostoj.

Art- kaj kulturpolitiko

Ni subtenas kulturan liberalecon de Berlino kaj volas plifortigi la staton de art- kaj kulturiniciatoj. La prosperigstrukturon de arto kaj kulturo ni tenos stabila kaj ankaŭ dum ekonomiaj krizoj malpliigos la rimedojn ne unuflanke kaj zorgos tiel, ke kulturaj iniciatoj restu je dispono de la loĝantaro.