BE:Squads/Esperanto/2012-01-08

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche


Übersetzung auf Deutsch

Ĉeestis

Temoj

Kial nia dissendolisto estas en la hispana? Kiel reesperantigi ĝin?

wuerful aldonis la hispanan kiel oficialan lingvon de nia dissendolisto kaj tio ŝanĝis la interfacon al la hispana. Ni aŭ rapide fintradukos mailman-n al Esperanto aŭ simple ŝanĝos al la angla kun la germana. [Nun funkcias denove en Esperanto kaj la germana.]

Kial listanoj estas sekretaj?

Mi kaj aliaj opinias, ke nia grupo estus pli utila, se ni povus vidi kiuj estas membroj de nia grupo. Dum la kunsido, lyx diris, ke ŝi preferus, ke listanoj estu videblaj nur al membroj de la listo. Kvankam ĉiuj tiel povus membriĝi por vidi la membrojn, almenaŭ oni ne povas serĉi kaj trovi nin.

amuzulo sendos mesaĝon al la listo por demandi ĉu iu kontraŭas kaj wuerful esploros ĉu tio teknike eblas.

Stato pri traduko de mailman en Esperanto

deeplook estras grupon por traduki mailman-n esperanten. La projekto iom stagnas momente, sed Kat volontulis kunlabori kaj jam eniris la sistemon.

Kiel instigi/faciligi, ke homoj aliĝu al nia dissendolisto?

Ni decidis meti ligilon al nia dissendolisto kun ĉiuj komunikoj, kiujn ni sendas pri la piratpartio. Tiel ĉiam kiam oni aŭdas pri ni, oni povos facile aliĝi.

Kiu kunverkos artikolon por Libera Folio pri nia agado?

Dum nia lasta kunsido, wuerful proponis sin por verki artikolon por Libera Folio pri la piratpartio en Berlino. Mi havas bonan kontakton kun ili kaj pretus kunverki la artikolon. Tiel estis decidite, ke wuerful kaj amuzulo verkos artikolon. wuerful kreos piratpadon, por ke ni povu kunlabori.

Ĉu alia loko estus pli taŭga por kunsidoj?

beejay konstatis, ke povus esti pli taŭge renkontiĝi aliloke, ĉar estas tro brua kaj mankas sidlokoj en St. Oberholz. Kvankam ni plejparte kredas, ke St. Oberholz sufiĉe bonas, li esploros aliajn lokojn, kiujn ni poste konsideros.