BE:Lichtenberg/Wahlkampf2011/Wahlprogramm/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

La landa estraro nuligis la decidojn de la distrikta kunveno, ĉar oni invitis ne sufiĉe frutempe.

Balotprogramo Lichtenberg 2011


Travideblo

Ni komprenas travideblon kiel devon de la distrikto Lichtenberg. Ni volas, ke ĉiu paŝo ĉe publikaj ofertoj, intertraktadoj kaj kontraktoj publikiĝu. Ĉiu kontrakto ne estu valida, antaŭ ol ĝi publikiĝas komplete. Ĉe malnovaj kontraktoj tio devas esti postintertraktota. Pri ĉiu nova projekto la distrikto devas informi frutempe por ebligi veran civitanan partoprenon. La distrikto kontrolas la proprajn kooperativojn por krei travideblon ankaŭ ĉi tie.

Ni publikigos ĉiujn dokumentojn pri kunsidoj de komitatoj, komisioj ktp. senpere. La publiko estu eskludita de kunsidoj nur escepte. Ĉiuj kunsidoj transsendiĝas rekte kaj registriĝas.

Ĉiujn datumojn kaj verkojn, kies kreado estas financita per impostoj, ni publikigos kaj disponigos al ĉiu civitano.

Ĉiu reprezentanto publikigu siajn kontaktojn kun premgrupoj, asocioj kaj organizaĵoj.

Liberaj sendrataj retoj

Ni prosperigos la konstruadon de liberaj sendrataj retoj kiel parto de tutberlina reto. Publikaj konstruaĵoj kaj areoj servos kiel lokoj por la rilata infrastrukturo, kiun la distrikto disponigos.

Krome, ni volas instrui al ĉiuj lichtenberganoj kaj gastoj de la distrikto uzi tiun reton.

Edukado kaj sociala agado

Ni plifortigos la porjunularan agadon en la distrikto Lichtenberg. Ni volas krei novajn junularejojn por prosperigi integradon kaj socialan solidarecon. Junularejoj kaj asocioj kunlaboru bone kun lernejoj. Tiel ankaŭ specialaj pedagogikaj kazoj distingiĝas pli bone. Tio ebligas pli intensan prizorgadon.

Socialaj kontaktoj estas gravaj por maljunuloj por malebligi soliĝon dum maljuneco. Ni postulas la konservadon de tiaj ofertoj kiel pormaljunulaj libertempejoj kaj renkontejoj.

Ni subtenas plukonstruon de senbareco en la distrikto, por ke homoj kun kriplaĵoj povu partopreni la socian vivon. Ni proponis pere de la lichtenberga civitana buĝeto prosperigi la konstruon de centra vojo taŭga por rulseĝoj en la lichtenberga hundejo.

Urba disvolviĝo, konstruado kaj trafiko

Ni renovigos per la rimedoj je dispono antaŭrange la kadukajn trafikvojojn. Ĉe la plukonstruado ni preferas modernajn, en la trafikfluon integritajn biciklovojojn.

Ni subtenos la konservadon kaj plukonstruadon de kradrostejoj kaj publikaj rostkradoj en la distrikto Lichtenberg. Ĉe tio ni konsideras la bonstaton de la apudloĝantaro, la rubforigon kaj kontraŭbruan protektadon. Kradrostejoj pliriĉigas la distrikton. Ili servas kaj al la libertempa vivo kaj al la interŝanĝo inter homoj de diversaj kulturoj.

Sekureco

Ni subtenos, ke la lando Berlino kreu kromajn laborejojn por urberetaj policistoj. Tiuj oficistoj konas la urberetojn, servas kiel alparolpartneroj por apudloĝantoj kaj plibonigas la sekurecon surloke.

Turismo kaj kulturo

Ni subtenas, ke konstruaĵoj kaj atestaĵoj de historio en Lichtenberg konserviĝu kunlabore kun la federacio kaj la lando Berlino.

Ni kreos publikajn areojn, kie grafitiartistoj povas praktiki sian arton laŭleĝe. Civitanoj povos proponi areojn kaj disponigi proprajn. Publikaj grafitiareoj malpliigas damaĝojn de objektoj kaŭze de kontraŭleĝa sprajado kaj malŝarĝigas sekurecan personalon. Ankaŭ, grafitioj aspektas pli bone, se ili estiĝas ne tempopreme.