Bundestagswahl 2017/Wahlprogramm/Esperanto

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Mallonga programo por la federacia baloto de 2017

Vivu kiel neniam en nia Novlando.

 Piratoj
 Antaŭĝoju pri la Novlando.

Ni volas kaj povas formi por vi la Germanion de la estonteco.

  • pli sekura
  • pli justa
  • pli sociala
  • pli cifereca
  • pli vivinda
  • pli verda
  • pli malstreĉita
  • pli bunta
  • pli facila

Sukcesoj en la landaj parlamentoj.

Pri tio ni estas fieraj.

  • Protektado de konsumantoj, mezaj firmaoj kaj la ŝtata buĝeto per defendo kontraŭ la komerca konvencio kontraŭ falsado (ACTA) kun sekretaj juĝejoj.
  • Libera, senkosta sendrata retejo (Freifunk) ebligita per financa subteno kaj impostaj avantaĝoj por manaĝantoj.
  • Reta neŭtraleco ankrita en la landa leĝo por protekti novigon.
  • Prosperigo de la ĉirkaŭaĵoj: pli da larĝkapacitaj konektoj, ekologia agrikulturo, herbejaj fruktoĝardenoj kaj abeloj – favore financita el la eŭropa agrikultura fonduso.
  • Pli forta kontrolo de la polico per la enkonduko de ciferecaj protokoloj, kiuj registras koncernatojn, tempospacon, kialon kaj lokon – kaj estas enrigardeblaj de la civitanoj.
  • Protektado ĉe eksterdomaj fotoj kaj memfotoj – per la malebligo de la iniciato de kristdemokrataj partioj (CDU/CSU), kiu ebligu al arkitektoj kompensajn procesojn pri fotoj de iliaj konstruaĵoj.

La plej grava tasko de la ŝtato:
protekti la civitanojn.

  • Protekti la privatecon en- kaj eksterrete – kontraŭ firmaoj, teroristoj, spionoj kaj ŝtatoj.
  • Respekti homajn rajtojn: protekti fuĝintojn, kontraŭbatali porfuĝajn kialojn surloke.
  • Plifortigi kaj kontroli la policon: dungi pli da policistoj kaj instrui al ili pli modernajn teknikojn, pli moderna ekipaĵo, devo porti distingajn ŝildojn, sendependa prokuroraro sen ministra instrukcio.
  • Travidebla, kontrolebla politiko: registro de premgrupoj, listoj de elspezoj, pli gravaj punoj ĉe koruptado de parlamentanoj, pli fortaj reguloj pri kromenspezoj, limigi politik-sponsoradon kaj realigi atendotempojn.
  • Programaro kun malfermaj fontoj (open-source) kaj travideblaj kontraktoj ĉe administracioj – por pli da ŝpar- kaj sekurecgajnoj kaj malpli da dependeco de firmaoj kaj da koruptado.
  • Rajto je mem-informo, korektado, blokado kaj nuligado de personrilataj datumoj – ĉe firmaoj kaj ŝtato.
  • Meti civitanajn rajtojn super firmaajn interesojn: malpermesi al produktantoj de inteligentaj aparatoj kolekti privatajn datumojn kiel ekzemple registradon de personoj, interparoladoj, projekciaĵoj, poziciaj datumoj kaj pli per persona komputilo, poŝtelefono, televidilo, polvosuĉiloj kaj vibriloj.


Luksa vivo por malriĉuloj, maljunuloj kaj ĉiuj.

  • Bona, feliĉa kaj protektata dum maljuneco: Plifortigo de flegaj profesioj, pli da pensio, pliaj novaj flegaj ofertoj.
  • Senkondiĉa baza enspezo por plenumiĝinta vivo: pli facile transkapabliĝi kaj kvalifikiĝi por reva metio, labori malpli aŭ honorofice.
  • 30 % da publike prosperigita konstruado de loĝejoj por estontaj konstruplanoj.
  • Kunigo de ĉiuj pensiaj sistemoj al unu pensia kaso – ankaŭ por ŝtataj oficistoj.
  • Pli bone protekti akvon, aeron kaj naturon – per nova federacia dekreto, kiu faskigas ĉiujn mediajn leĝojn.
  • Pli dignoplene vivi per nuligo de Hartz4-sankcioj.
  • Protekti dungitojn per minimuma pago de 15 eŭroj, maksimuma kontingento de pruntkontraktoj, sekssendependa pago, nuligo de okazolaboro de unu eŭro.

Tiel ni majstras la plej grandan ŝanĝon ekde 250 jaroj.

  • Tutlande pli rapide ĝisdatigi infrastrukturon kaj malpermesi limigon de porteblaj datumvolumoj – por pli rapida, malpli multekosta interreto kaj pli da ekonomia forto.
  • Pli da IT-specialistoj en ministrejoj por pli bone helpi al firmaoj profiti de la ŝpar- kaj gajneblecoj per la ciferecigo.
  • Faciligi la establon de firmaoj: malpli da administraciaj obstakloj, pli bonaj infrastrukturoj kaj pli favoraj ciferecaj kaj establaj kostoj.
  • Faciligo de la memstareco por novaj kaj pli flekseblaj vivmodeloj kaj pli bona balanco inter laboro kaj vivo.
  • Faciligi impostan sistemon: enkonduki imposton pri financaj transakcioj, unuecigi tarifojn de aldonvalora imposto, plifaciligi enspezimposton.
  • Malgrandigi impostojn – ĉar eble plej rapida kaj plej bona ciferecigo ofertas al la ŝtata aparato pli da efikeco.


Ĉiu eŭro al ni helpas Germanion en ciferecan, socialan kaj liberalan estontecon.

Simple sendi SMS-on kun la vorto “PIRATEN” al 81190 por donaci 5,- €, de kio 4,83 € fluas rekte en nian laboron.
Ĉiuj informoj kaj pli da eblecoj ĉe
spenden.piratenpartei.de


Kolofono

 Piratpartio Germanio
 respondeca laŭ gazetara leĝo Patrick Schiffer
 Pflugstr. 9 a
 10115 Berlin
 www.piratenpartei.de
 fragen@piratenpartei.de


Por homoj, estonteco kaj vivkvalito.

Ni batalas por la veraj herooj de Germanio, kiuj estas apogilo kaj estonteco de nia socio: familioj de ĉiuj specoj, flegantoj, sociallaboristoj, esploristoj, liberprofesiistoj, fimaestablantoj, mezaj firmaoj, kreemuloj, ŝtataj oficistoj, infanoj kaj multaj pli. Maljunuloj, malsanuloj kaj malfortuloj estas tre gravaj por ni, ĉar ties sano, proksimeco kaj scio riĉigas la vivon de iliaj parencoj kaj amikoj – kaj do estas bone por nia socio.


Tial vi elektu nin.

Adiaŭ, industria revolucio; saluton, sciosocio! La granda ŝanĝo alproksimiĝas. Germanio estas la kvara mondekonomio laŭ grandeco. Bedaŭrinde la registaro dormas. La homoj, infrastrukturo kaj junularo de Germanio devas esti preparataj por la estonteco. Ĉe ciferecigo kaj interreto ni pli kaj pli postrestas – post Pollando, Rumanio, Bulgario, Vjetnamio kaj multaj pli. Se vi ne elektos la maksimuman ciferecan kompetentecon en la federacian parlamenton, vivkvalito, prospero, noviga forto, socialaĵoj kaj interna sekureco pli kaj pli suferos.


Nia partio proponas al vi unikajn fortojn.

Pli ol 11.000 ciferecaj ekspertoj, unu vizio: plifaciligi la vivon de ĉiuj civitanoj per la avantaĝoj de novaj teknologioj kaj plifortigo de homaj rajtoj. Ciferecigon majstras nur PIRATOJ rapide, sekure kaj sociale dank’ al eksperteco ĉe informa teknologio, datumsekureco, edukado, socialaĵoj, daŭripovo, ekonomio kaj medio. Politikistoj de aliaj partioj venas al ni, ĉar ili aprezas la fakspertecon kaj agemon de la PIRATOJ. Ni daŭrigas labori honorofice kaj neŝanceleble, ĉar ni volas savi kaj modernigi Germanion.

Novigoj por vi, socio kaj medio.

  • “Inteligentajn urbojn (smart cities)” prosperigi, ĉar novaj servoj plialtigas nian vivkvaliton: konektiĝado kaj formado de malfermaj platformoj por aktualaj superrigardoj ĉe vakantaj laborlokoj, parklokoj, loĝspaco, lokoj en tuttagaj infanĝardenoj, trafiksituacio, senbarilaj aliroj, semajnaj foiroj, kunvenoj de la magistrato kaj pli.
  • “Komunaĵojn (commons)” prosperigi (kooperativajn komunaĵojn kaj organizajn modelojn, ekzemple publikajn instalaĵojn kiel ludejojn kaj pli): instrui koncepton kaj avantaĝojn ekde la lernejo, subteni projektojn organize kaj finance.
  • Energiŝanĝon rapidigi: rekonstruo al 100 % da renovigeblaj fontoj, en malcentra, travidebla sistemo, kiu estas pli sekura, pli ekonomia kaj malpli multekosta – kaj provizas elektran energion por la ĉirkaŭaĵo.
  • Ĉesigo de damaĝa energiproduktado por protekti grundakvon, aeron kaj medion, kiel ekzemple atomenergio, brunkarbo kaj hidraŭlika fendado.
  • Pli por arto, kulturo kaj kreemo: Fortigo de kreantoj kaj uzantoj, prosperigo de novaj vendomodeloj, agnosko de novaj fakoj kiel videoluda sporto (eSports) kaj multe pli.


(Elgermanigis Tomaso laŭ CC-BY-SA 3.0)