Benutzer:Dasyuri/Esperanto
Aus Piratenwiki
| Mallonga profilo | |
|---|---|
| Personaĵoj | |
| Nomo: | Yannick Meyer |
| Kaŝnomo: | Dasyuri |
| Profesia kvalifiko: | studento |
| Naskiĝtago | la 7a de septembro 1988 |
| Politikaĵoj | |
| Partio: | Piratpartio Germanio |
| Landa organizaĵo: | Berlin |
| Ŝipanaro: | Leuchtturmspitze |
| Mandato: | distrikta reprezentanto |
| Funkcio: | vicfrakciestro, estrarano de la reprezentaro |
| Kontakto | |
| TTT-poŝto: | Form-Mailer |
| Retpoŝtadreso: | yannick.meyer@berlin.piratenpartei.de |
| XMPP: | dasyuri@jabber.org |
| Twitter: | dasyuri |
Mia nomo estas Yannick Meyer. Mi estas distrikta reprezentanto en Berlino-Lichtenberg, estrarano de la reprezentantaro, frakciano de la PIRATOJ Lichtenberg, ties vicfrakciestro kaj prohonora ŝipanara simieto de la ŝipanaro Lumturpinto.
Krome, mi estas simple kaj kortuŝe feliĉa Piratpartiano.
Inhaltsverzeichnis |
Personaĵoj
Mi naskiĝis la 7an de septembro 1988 en Limburgo ĉe Lahn kaj mi maturiĝis en Westerwald. 16-jaraĝe mi translokiĝis al Sinzig ĉe Rejno por finfine trapasi mian abiturientan ekzamenon en 2008 ĉe la Are-gimnazio en Bad Neuenahr-Ahrweiler. Post la abiturienta ekzameno mi allogiĝis al Berlino. Ĉi tie mi vivas en Lichtenberg kaj estas studento de psikologio ĉe la teleuniversitato Hagen.
Piratpartio
Enkadre de la diskutoj pri retblokadoj, murdistaj ludoj kaj datumstokado mi interesiĝis pri la Piratpartio. En Julio de 2009 mi eksciis, ke en Lichtenberg nova ŝipanaro fundiĝos. Mi iris al la unua renkontiĝo kaj iĝis tiel fundinta ŝipano de Lumturpinto kaj baldaŭ ankaŭ partiano.
Mi iĝis Pirato, ĉar la tiama (fundamenta) programo tre plaĉis al mi. Mi estas ankoraŭ Pirato, ĉar mi spertis, ke mi mem povas influi la decidojn de la partio kaj aŭskultiĝas ankaŭ kiel “malgranda” ano. La disvolviĝo de reta kaj civitanrajta partio al la ununura vera social-liberala partio estas grandioza kaj fierigas min esti parto de tiu movado.
Distrikta reprezentantaro de Lichtenberg
Enkadre de la berlinaj elektoj en 2011 mi elektiĝis kiel distrikta reprezentanto en la distrikta reprezentantaro de Lichtenberg por la VII-a parlamenta periodo.
Mi estas ano de jenaj komitatoj:
- Lernado kaj sporto
- Socialaĵoj, homoj kun kriplaĵoj kaj protektado de luprenantoj
- Integrado
Ĉu ankoraŭ demandoj?
Se ekzistus demandoj pri mi, mia politiko kaj ĉio alia, mi kompreneble respondas ilin volonte. Mi estas atingebla retpoŝte, pepante kaj baldaŭ ankaŭ dum porcivitanaj akceptaj horoj en la lichtenberga urbodomo.
